Historio de Gronlando

Historio de Gronlando, la plej granda insulo en la mondo, estas historio de travivo sub ekstremaj vivokondiĉoj de la arkta klimato. Glacio kovras 84% de surfaco de la insulo, restriktante homan aktivecon al la marbordoj. Gronlando estis nekonata en Eŭropo ĝis la 10-a jarcento, kiam ĝi estis malkovrita fare de vikingoj el Norvegio, kiuj veturis tra Islando. Antaŭ tiu "malkovro", Gronlando jam havis multajn arktajn kulturojn, kiuj malaperis antaŭ alveno de vikingoj. Rektaj prauloj de modernaj inuitoj ne alvenis al la insulo ĝis 1200, sed post kiam vikingoj forlasis la insulon ili estis la sola popolo kiu loĝis sur ĝi dum jarcentoj. Tamen, en memoro de vikinga koloniado, Danio postulis rajtojn por la teritorio kaj rekolonigis ĝin en fino de la 18-a jarcento kaj akiris tie privilegiojn kiel la komerca monopolo.

Dum la Dua Mondmilito, Gronlando apartiĝis fakte, kaj sociale kaj ekonomie, de Danlando, kaj pli alproksimiĝis al Usono kaj Kanado. Post la milito, la kontrolo de la insulo revenis al Danio, sed ĝi ne plu havis kolonian statuson. Do, kvankam Gronlando daŭre apartenas al la Dania Reĝlando, ĝi estas aŭtonoma ekde 1979. La insulo estas la sola teritorio kiu apartiĝis de la Eŭropa Unio, sed ĝi havas statuson de asociita ŝtato.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy